Mozart

Story Info
Erotikajxeto surfone de "Don Giovanni". (en Esperanto)
1.7k words
4.43
10.9k
0
Story does not have any tags
Share this Story

Font Size

Default Font Size

Font Spacing

Default Font Spacing

Font Face

Default Font Face

Reading Theme

Default Theme (White)
You need to Log In or Sign Up to have your customization saved in your Literotica profile.
PUBLIC BETA

Note: You can change font size, font face, and turn on dark mode by clicking the "A" icon tab in the Story Info Box.

You can temporarily switch back to a Classic Literotica® experience during our ongoing public Beta testing. Please consider leaving feedback on issues you experience or suggest improvements.

Click here

NOTE to our English-speaking friends: No, those aren't really a bunch of x's in the text. It's just that the international language Esperanto doesn't quite fit into seven-bit ASCII and an x is conventionally used to mark diacritics on the 'net. For more information feed your favorite search engine with "esperanto," or even "iksa manifesto."

-------------------

NOTO al la leganto: La suba teksto enhavas kritikan komparon de du registrajxoj de la opero "Don Giovanni" de Mozart. Se eble vi ankoraux ne konas tiun majstroverkon - ne gravas, sed vi renkontos kelkajn strangajn nomojn: Solti (elp.: Sxolti), Abbado kaj Harnoncourt (elp.: Harnonkur') estas direktistoj, Terfel, Salminen kaj Murray (elp.: Merej) estas kantistoj (kaj mi donas la nomojn nur de la bonaj, por ne ofendi s-ron S.K. ;)), kaj la aliaj estas roloj en la opero. La italajxoj estas citajxoj el la unua akto. - Se eble vi volas acxeti diskon, facile vi trovos mian rekomendon en la rakonto...

--------------------

"Ah, chi mi dice mai..." - jen kion mi auxskultis kiam subite... - sed ne, mi komencu cxe la komenco.

Estis malvarmega vintra tago nelonge antaux kristnasko, nebulo peze kusxis en la stratoj, ecx la reklamoj apenaux venkis la gxeneralan grizon de la urbo. Felicxe ne tre longe mi devis elteni la akran malvarmon cxar ne estis tre malproksime. Enirinte la diskovendejon renkontis min haladzo el trohejtita aero, sxvito kaj elspirajxoj de multaj homoj kun siaj dikaj vintraj vestajxoj.

Mi bezonis donacon por mia avino, kaj mi sciis ke sxi deziras KD-on de la "Don Giovanni" de Mozart. Inter la multaj registrajxoj kelkajn mi ne plu konsideris post mallonga rigardo: sxi ne sxatas tro malnovajn surbendigojn, nek la "originalsonajxojn", nek tiun cxi kantiston nek tiun direktiston... Fine restis nur du versioj inter kiuj elekti: tiu de Abbado el la jaro 1997 en kiu Bryn Terfel donas la Leporellon kaj facile flankensxovas la cxefrolulon, kaj de Solti (el 1996) en kiu Terfel mem estas la Don Giovanni sed la Leporello ne tiel bonas; la Donna Anna certe estas pli interesa cxe Solti, kaj Murray ja estis bonega Sesto cxe Harnoncourt - sed cxu sukcesis sxia Donna Elvira? Aliflanke, Abbado ja havas la grandiozan Matti Salminen kiel Commendatore... - estis malfacile decidi kiun el ambaux mi acxetu.

Do mi aliris la vendistinon [ne, sxi ne rolos plu en tiu cxi rakonto: mia vivo ja ne estas plata pornofilmo - domagxe], kaj anoncis ke mi volas auxskulti po la unuan diskon de la opero. Sxi prenis la KD-pakajxojn, malfermis unun kaj glitmetis diskon en ludilon. "Numero kvar," sxi direktis min al libera spaco cxe cirkloforma tablo kiun jam cxirkauxstaris kelkaj muzikamantoj. Komforte ankaux mi apogis min tie, prenis la asignitan auxskultilon de gxia ingo, kaj baldaux komencis la uverturo en la Abbada versio. Tiu cxi peco jam preskaux decidigis min kontraux Abbadon, sed mi scivolis kaj dauxrigis la auxskultadon: la unuan scenon - bonegaj Leporello kaj Commendatore, iom kolormanka la vocxo de Donna Anna, sed poste tre bona Don Ottavio -, parton de la dua sceno - tre klaris la vocxo cxe la "Ah, chi mi dice mai", kaj la Registroario impresis brile -, kaj iom el la tria por ke mi ekkonu cxiujn personojn de la opero. La bonajxojn mi notis, la malbonajxojn ankaux, kaj poste mi reiris al la vendotablo por peti ke oni sxaltu la alian diskon.

Mi revenis al mia loko: ektondris l' uverturo, interfulmis skaloj de violonoj - ravata mi fermis miajn okulojn por plene koncentrigxi sur la muziko... - Plu mi auxskultis la unuan scenon: jes, tiu cxi Leporello vere ne tiel bonas kiel tiu de Abbado, sed Terfel donas vere grandiozan Don Giovanni, kaj tio gravas multe pli. Ankaux Donna Anna havas pli tranchan vochon, tauxgan por esprimi la profundan tusxitecon kiun ni supozas post renkontigxo de virino kun Giovanni, precipe se sxi fiancxigxis al enua noblulo kia Don Ottavio (malgraux ties belega vocxo) - unuvorte: la teatrajxo ekvivigxis, jam ne rolis kantistoj sed agis homoj, homoj plenplenaj de pasioj kiuj facile transsaltas al ni per la forto de la majstra muziko.

Venis momento iom timeme atendita: gxis nun la Soltia registrajxo klare superis la Abbadan, sed cxu Ann Murray kapablos klarigi kaj kredebligi al ni la ardon de sia amo al Giovanni, cxu sxi enspiros ne nur sian kantistan inteligentecon sed ankaux suficxe da pasio en la grandaj saltoj de sia unua ario? "Ah, chi mi dice mai..." - atente mi auxskultis, fermis la okulojn por tute min doni al la muziko. Subite, frida maneto estis metita sur miajn okulojn. Instinkte mi ekmovetis, surprizite mi tuj volis ekscii kio okazas, kiam alia mano forlevis la auxskultilon de mia maldekstra orelo kaj auxdigxis softe malalta vocxo. "Sxsxsxsxsx... estas mi." Revenis la auxskultilo - "e a me non torna ancor" -, kaj frostaj virinaj lipoj metis malsekan kison sur mian nukon. Surprizite mi ekmovigxis por min turni sed de malantauxe sin metis svelta ina korpo kontraux min, per forta cxirkauxbrako sxi katenis min al la auxskulttablo. Dorse mi sentis la molecon de ina karno, gxi klare kontrastis kontraux la dike dike kunsxovita sxtofo de vintromantelo tuj apude. Dume la dekstra mano de l' nekonatulino ecx colon ne forlasis miajn okulojn. Certe mi povintus liberen tiri min per ioma forto - sed kiu sentema homo kapablas uzi forton dum ario de Mozart?

Post kelkaj momentoj mi komprenis la situacion, kaj ne nur tion: mi ecx konjektis kies estas la brako cxirkaux mia korpo, la mano sur miaj okuloj, kaj... jen! kia kiso denove cxe mia kolo... jes, sxi ja bone scias kiom efikas tio cxe mi... devas esti... Susanjo! Tiu cxi diablino! Tiele konduti, kaj cxi tie inter tiom da homoj, meze de diskovendejo... - Intertempe trenigxis tuta serio de kisoj laux mia kolo gxis kiam sxi sentis min trankviligxi.

Ankoraux Mozart ludis en la auxskultiloj: estis gxua momento, kune ni ambaux luladis nin en la ritmo de la divina muziko auxskultata nur de mi, gambojn cxe gamboj, sxiajn cicojn je mia dorso, sxian pubon cxe pugo mia. Felicxa harmonio!

Post iom da tempo mi sentis ekmovigxi sxian maldekstran manon, lante suben sxovigxi gxis fine gxi atingis inter miaj femuroj. Tie Susanjo restigis sian manon. Mi notis ke la rigardobloka mano dume varmigxis, gxi ne plu sentigxis malagrable. Ankaux alion mi konstatis: la obtuza sento de, kaj la konscio pri, la mano inter miaj kruroj certe afektis mian membron. Kaj evidente ne nur mi sentis miajn pantalonon kaj kalsonon malagrable malvasti, mian kacon ade sxveligxi de sango kaj volupto: ankaux la mano de Sunjo komencis karesi la sxtofon super gxi, palpante, foje vagante lauxlonge de mia ilo, foje forte premante gxin tie cxi pli, tie malpli forte, kaj foje sxi ecx cxesigis la fingrumadon. Post mallonge cxi amika mano incitis mian amorilon al plena grando, kvankam la gxinzo malhelpis cxian levigxon.

Ankoraux ne suficxis: Subite for sxi prenis sian manon. Instinkte antauxen sin pusxis mia pelvo por ree senti la gxudonan premon. Nun komencigxis speco de ludo en kiu sxi stiris mian korpon per simpla movo de sia maldekstra mano. Frenezige ekscite estis: cxiam tuj mi sekvis la manon de Sunjo por ne perdi - aux kiel eble plej rapide retrovi - la kontakton, kaj cxiam mi estis akceptita de la kara mano per gratifika premo, per karesado, tentado, fingrumado - gxis refoje movigxis la mano, divenendis gxia nova pozicio... Intertempe ankaux sxia dekstra ne nur simple kovris miajn okulojn, baris la eksteran mondon de mia rigardo; iom malantauxen tirante mian kapon gxis ektusxo kun sia kapo, per tiu alia mano mia stranga amoristino sin premis ecx pli forte ol antauxe kontraux mia dorso tiel ke sxiaj pintaj cicoj kaj la firma mamokarno sentigxis ecx pli intense ol antauxe.

Tia fingrofikado tra la gxinzosxtofo, tia kuna luligxado kaj ludado dauxris mi-ne-scias-kiel-longe. La tutan tempon mi sentis min sojle de orgasmo, sed kiam ajn mi estis eksplodonta ree sxi forprenis la manon, trankviligis min, haltigis sian permanadon, kaj longe tenante intensan kison sxia movigxema lango atente salivumis cxirkaux miaj nukvertebroj. Sekvis refoja intensigado de la tutkorpa kontakto, kelkfoje ecx hezitema mordeto - kio kompreneble ree sendis signalon suben mian spinon, reinstigis la antauxan ludon. Rekomencis rava trapantalona masturbado de la nun jam dolorige rigida fosto, kiu ja sukcesis elkalsonigxi sed dauxre restis enkagxigita en la gxinzo tro malvasta... - Jen, subite, la surkapa mano violente flankentiris mian kapon tiel ke aperte prezentigxis mia sensxirma vango al la dentoj de Sunjo. Forta mordo kaptis min tute neatendite; la pika doloro solvis la klimakson preparigxintan dum tiom da tempo: Pika ektiro je la kojonoj, ekvibris la pinto de l' kaco dura, tutan korpon kaptis la ondoj de karna felicxo. Jam ne halteblis, foris cxia kontrolo. Violente ekbolis la kugloj, forte eksxprucis la ovoj, pafigxis cxuro varmega kontraux la pantalonsxtofo. Senbride min skuis orgasmo fortega, dum la felicxiga cxirkauxbrako min fiksis al la tablo aux alie kredeble mi estus falinta. Ne surprizus min ankaux se lauxte mi gruntis aux gxojgxemis.

Tio lasta almenaux klarigus la multajn vizagxojn kiuj gapis al mi kiam mi ekkonsciigxis pri foresto de la dekstra. Foris ankaux la intensa kontakto sur mia dorso, mankis la gxuodona premado, masagxo, masturbado de la maldekstra. En miaj oreloj bruegis la plendoj de baritono - "fosti ognor la mia ruina" -, duonkonscie mi remetis la auxskultilon al gxia ingo por alia kliento. Sen acxeti ion, sekvate de multaj okulparoj, kiel eble plej rapide mi fugxis al la eliro. Je cxiu pasxo mi sentis cxuron malrapide suben flueti laux la maldekstra kruro. Parte algluigxis la sxtofo de la gxinzo al mia hauxto, dum ecx gxia ekstera flanko malheligxis iom post iom. Kiam la malvarmega humida aero ree cxirkauxvolvis min la malsekajxo igxis ecx pli malagrabla. Kaj flanke de mia kolo doloris min kie la trancxdentoj de Sunjo postlasis siajn spurojn plene videblaj dum kelkaj tagoj - kaj malfacile klarigeblaj.

Kaj la avino? Du tagojn poste mi acxetis la Solti-registrajxon en alia diskovendejo.

-----------------------

Nu, kion vi pensas pri tiu skribajxo? Estas mia unua erotika rakonto (almenaux mi esperas ke vi trovis gxin erotika kaj stimultauxga), kaj laux mia scio gxi estas la unua esperantlingva teksto cxe Literotica. Kiujn partojn vi trovis aparte bonaj, kiujn malbonaj? Aux cxu vi almenaux bonvolus resumigi vian opinion pri gxi aljugxante kelkajn poentojn en la balotilo?

Please rate this story
The author would appreciate your feedback.
  • COMMENTS
Anonymous
Our Comments Policy is available in the Lit FAQ
Post as:
Anonymous
1 Comments
AnonymousAnonymousabout 5 years ago
Love it: 🌟🌟🌟🌟🌟 (5)!

😊

Share this Story